El meu bloc

Cal canviar l'acció per a què canviï el resultat. - Bloc personal de Joan Inglada Roig

3 de novembre de 2021
0 comentaris

Teresa Massana forlasis nin

En Català, cliqueu aquí!

Teresa Massana (1924-2021), forpasis la 10-an de oktobro 2021, je la aĝo de 97 jaroj. Ŝi estis la vidvino de la fondinto de la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES), Lluís Hernández Yzal , (1917-2002). Ŝi estis efika kunlaboranto de sia edzo en la kreado de la muzeo kaj en ĝia prizorgado kune kun ilia filo, Rafel, respondeca pri komputiligo dum la vivo de la iniciatinto, je kies morto la muzeo fermiĝis publike.

En aprilo 2010, grupeto da civitanoj de Subirats eklaboris proponon por publika biblioteko en Subirats, rilata al Esperanto. Tereza okupiĝis pri la projekto kaj aktive kunlaboris, kiel en la ronda tablo ” Virinoj kaj Esperanto “, same kiel Rafel Hernández, kiu en la prezento de la propono, diris: “pri bibliofilio, estas du specoj, tiu, kiu serĉas ĝian kontentigon en la libro, kaj provas trezori la maksimumon da unikaj pecoj, maloftaj aŭ kuriozaj, kiuj ĝenerale ne havas alian valoron ol sia beleco aŭ malofteco… Ĉi tiuj kolektoj malfacile perdiĝas, ĉar, kvankam ili disiĝu, kiel Perucho pledis poris, ke tio devus okazi, ili rapide retrovas sian destinon, alian kolektanton, kaj, krome, multaj el ĉi tiuj pecoj jam estis studitaj kaj eldonitaj kaj ili havas nur sian valoron kiel objekto. La alia tipo estas tiu, kiu pli interesiĝas pri la enhavo ol pri tio enhavanta, kaj konsideras pli grava kompletigi la kolekton de revuoj, eĉ se ĝi konsistas el fotokopioj, ol multe elspezi por akiri la originalan ekzempleron de tre malofta revuo pri kiu nur aperis unu numero.

Tiuj kolektoj havas sencon nur se ili restas kune, same kiel la arkivoj de fabriko de la 19-a jarcento interesas la historiiston se ili ne estas disaj. La kolekto de la muzeo de libroj kaj revuoj apartenas al ĉi tiu tipo. Ĉi tiuj kolektoj havas alian karakterizaĵon, ili bone funkcias se la kreinto povas agi kiel bibliotekisto, ĉar, eĉ helpe de dosieroj aŭ elektronikaj registroj, li estas la vera centra komputilo kapabla gvidi tiujn, kiuj serĉas, ĝenerale, per ambigua demando tia, kiel ‘ĉu vi scias ĉu en iu franca Esperanto-revuo oni parolis pri la internacia ekspozicio en Barcelono?’ Kiam li malsukcesas, kaj ili ĉiuj malsukcesas frue aŭ malfrue, la sola solvo estas la transloĝigo al institucio, kiu havas la teknikan kaj ekonomian kapablon por iom post iom transformi tion, kio estas informa arbaro kun nur kelkaj vojetoj, nuraj elektronikaj registroj, en informan urbon kun aleoj, stratoj kaj stratetoj.”

Tiam kreiĝis Asocio de Amikoj de la Esperanto-Muzeo de Subirats, kun la intenco kunlabori en la projekto, sub la aŭspicioj de Turisma Oficejo de Subirats, kiu dungis gvidiston por la Muzeo. Multaj aranĝoj okazis en la Muzeo kaj en konstanta kunlaboro kaj kontakto kun la Urbodomo, kiu planis asigni la konstruaĵon de malnova laborejo al la Publika Biblioteko, atendante ke la Kataluna Registraro donos al ĝi la petitan subvencion, fine de la krizo, kiun la lando suferas ekde 2007/2008.

La krizo ne finiĝis kaj la subvencio ne alvenis. En 2015 la Turisma Oficejo nuligis la kontrakton de la Muzea gvidisto, la Asocio de Amikoj de la Muzeo estis paralizita kaj ĝis ĉi tiu jaro, la 27-an de majo 2021, ni ricevis la novaĵon, ke la Tuto de la Urbestraro de Subirats akceptis la cedon de la fondusoj de la Esperanto-Muzeo al la Urbodomo. Nuntempe, en oktobro 2021, Rafel Hernández informas nin, ke preskaŭ la tuta materialo estas en la Urbodomo ĝuste aranĝita en kestoj kaj ankoraŭ mankas kolekti iun ajn materialon el la Muzeo. Kataluna Esperanto-Asocio studas la eblecon kunlabori por la sukceso de la cedo kaj instalado de la fondusoj de la Esperanto-Muzeo en la nova loko, kiun la Urbodomo planis.

Ripozu en paco Teresa Massana!

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà. Els camps necessaris estan marcats amb *

Aquest lloc està protegit per reCAPTCHA i s’apliquen la política de privadesa i les condicions del servei de Google.

Us ha agradat aquest article? Compartiu-lo!