El meu bloc

Cal canviar l'acció per a què canviï el resultat. - Bloc personal de Joan Inglada Roig

22 de maig de 2021
1 comentari

Katalun-esperanta solidareco.

La semajnon antaŭ Karnavalo 2020, sesdekjara esperantisto el Mezoriento skribis al mi, pro tio ke li alvenos en Katalunion la sekvan mardon por pasigi du semajnojn ĉe la hejmo de konata eksterlandano. Li esperas, ke mi memoras lin – ni konatiĝis retpoŝte en 2017 per la subskribo de internacia subteno far akademiuloj laŭ la peto por liberigo de katalunaj politikaj malliberuloj – kaj ankaŭ ke mi fartu bone. Li aldonas ke finfine li realigos sian revon de multaj jaroj kaj venos en Katalunion. Li volas viziti la urbojn Barcelona, Girona, Figueres, Tarragona kaj Lleida kaj la Monaĥejo Montserrat. Li tre interesiĝas pri la katalunaj lingvo, literaturo kaj nacia movado. Li ŝatus renkonti homojn, kiuj okupiĝas pri ĉi tiuj aferoj kaj ankaŭ renkonti katalunajn esperantistojn. Li demandas, ĉu mi havos iom da tempo por li, pro tio ke kiel normala turisto li ankaŭ ŝatus viziti la vidindaĵojn de la lando kaj ĝiaj urboj.

Mi diris al li, ke mi tute memoras lin, ke mi estas feliĉa, ke li povas realigi sian revon, ke mi komencis kontakti katalunajn esperantistojn por trovi la kulturajn specialistojn, kiuj interesas lin kaj ankaŭ organizi liajn deziratajn vizitojn.

Li respondas, ke li ne scias, kiajn planojn havas la persono, kiu gastigos lin, kaj ke li ne volus ofendi lin, se li jam planus fari ion kune kaj ke kiam li estos en Katalunio, li telefonos al mi por precizigi la aferojn. Feliĉe mi ankoraŭ nenion fintraktis!

Je 19/02/2020 li sendas al mi mesaĝon je la 7:18 AM, kiu diras: “Mi estas ĉi tie. La kondiĉoj estas teruraj. Tre malvarma. Kiam mi povas telefoni al vi? ”

Antaŭ ol mi legis la mesaĝon, je la 8:40 li telefonis al mi por diri, ke li ne povas resti ĉe la domo de sia gastiganto, ke li eliros por akompani lin aĉeti ĉe la superbazaro kaj ekkoni la vilaĝon. Li aldonis ke li telefonos min ĉirkaŭ tagmezo.

Ĉirkaŭ tagmezo li telefonis min malespere dirante, ke li devas forlasi la domon de sia gastiganto kaj demandis ĉu mi povus iri preni lin. Mi diris al li, ke mi ne povas iri preni lin kaj ke mi klopodos kontakti aliajn esperantistojn por vidi, kion ni povas fari por helpi lin.

Vespere mi ricevas duan retpoŝtan mesaĝon, kiu diras: «… morgaŭ je la 13:30 mi devas esti ĉe la trajno-stacio Sants en Barcelono. Mi ne povas resti ĉe la domo de mia gastiganto. Konata eksterlandano alvenos morgaŭ el Madrido kaj ni jam luis ĉambron kune en Barcelono por kvar noktoj kontraŭ 550 €. Terure (sic). Kion mi faros poste mi ne scias. Estis eraro veni al la domo de nekonata homo por pasigi du semajnojn tie. ”

Mi respondas dirante, ke mi tre bedaŭras la okazintaĵojn kaj ke esperantaj kontaktoj el la tuta Katalunio jam estas organizitaj por ricevi lian viziton kaj akompani lin. Mi preparis la vojaĝajn planojn kaj trajnhorarojn kaj mi atendas liajn novaĵojn.

La sekvan matenon mi telefonis al la telefonnumero, kiun li telefonis al mi la antaŭan tagon, kiu estis tiu de lia gastiganto – mi ankoraŭ ne komprenas, kial li ne telefonis al mi per sia telefono. Lia gasto tre afable respondis al mi kaj diris ke la esperantisto tre nervozas, ĉar neniu parolas la anglan kaj li panikiĝas ne alveni en la urbon Sants. Li akompanis lin en la stacidomon por helpi lin aĉeti la bileton kaj eniri la trajnon. Li diris ke li skribos al mi kiam la situacio stabiliĝus.

Du horojn poste sinjorino telefonis al mi kaj diris, ke la esperantisto teruriĝas. Ŝi parolas la anglan, akompanis lin la tutan vojaĝon kaj li rakontis al ŝi la melodramon de la unua gastiganto kaj ke li devas renkonti la alian fremdulon kun kiu ili luis ĉambron en Barcelono. La novaĵo estas, ke la alia eksterlandano ne aperis kaj ke la esperantisto telefonis al la loko de la rezervo kaj diris al ŝi, ke la rezervo estis nuligita. Li suferis pri angoratako kaj la sinjorino, kiu akompanis lin, devis foriri, ĉar ŝi havas kuracistan rendevuon.

Ekde tiu momento la esperantista solidareco estis mobilizita kaj en malmulte da tempo la esperantisto eliris el la puto; revivigita. Li trovis senpagan loĝadon en Barcelono kaj tri esperantistojn, kiuj akompanis lin ĉirkaŭ la urbo. Li vojaĝis al mia urbo kaj ni parolis pri kulturaj, lingvaj kaj historiaj temoj, kiuj interesis lin. Li vojaĝis al aliaj urboj, kiuj interesis lin, kaj oni akompanis lin por viziti tion, kion li volis vidi kaj multon pli. Kaj oni aranĝis viziton al la instituto Ramon Llull pri la tradukaĵoj de la kataluna literaturo, pri kiuj li interesiĝas.

Li reiris hejmen pli feliĉa ol birdo trila kaj dankis la “anĝelojn”, kiuj savis lian viziton en Katalunion, kaj aldonis, ke li atendas, ke ni vizitos lin ĉe li.

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà. Els camps necessaris estan marcats amb *

Aquest lloc està protegit per reCAPTCHA i s’apliquen la política de privadesa i les condicions del servei de Google.

Us ha agradat aquest article? Compartiu-lo!