El meu bloc

Cal canviar l'acció per a què canviï el resultat. - Bloc personal de Joan Inglada Roig

12 d'agost de 2020
0 comentaris

Agrabla rabisto

Agrabla rabisto (Mia Couto)

(Mallonga rakonto Tradukita de Joan Inglada el la kataluna kaj la angla, helpe de Karles Berga)

Estas frapo ĉe la pordo. Nu, “frapi” estas maniero priskribi ĝin. Mi loĝas malproksime de iu ajn, milito kaj malsato estas miaj solaj vizitantoj. Kaj nun, en la eterneco de ankoraŭ alia posttagmezo, iu bombardas la pordon per la piedoj. Mi kuregas. Nu, “kuri” estas maniero priskribi ĝin. Mi trenas miajn piedojn, miaj pantofloj rampas sur la ligna planko. Je mia aĝo, nur tion mi povas fari. Homoj ekmaljuniĝas kiam ili rigardas la plankon kaj vidas abismon.

Mi malfermas la pordon. Tie estas maskita viro. Rimarkinte mian ĉeeston, li krias:

“Ses piedojn, restu je ses piedoj!”

Se li estas rabisto, li timas. Lia timo malhelpas min. Timigitaj rabistoj estas la plej danĝeraj. Li prenas pistolon el sia poŝo. Per ĝi li ekcelas min. Sed ĝi estas stranga armilo: Ĝi estas el blanka plasto kaj elsendas verdan lumon. Li direktas la pistolon al mia vizaĝo, kaj mi fermas miajn okulojn, obeema. Tiu lumo sur mia vizaĝo estas preskaŭ kareso. Morti tiel estas signo, ke Dio aŭskultis miajn preĝojn.

La maskita viro dolĉe parolas kaj havas afablan aspekton. Sed mi ne lasas min trompi: La plej kruelaj soldatoj ĉiam proksimiĝis al mi per anĝela konduto. Sed estas tiom longe, ke mi ne havis ajnan akompanon, ke mi decidas ludi lian ludon.

Mi petas la vizitanton mallevi sian pistolon kaj sidi sur la solan seĝon, kiu restas al mi. Nur tiam mi rimarkas, ke liaj ŝuoj estas envolvitaj en iajn plastajn sakojn. Liaj intencoj estas klaraj: Li ne volas lasi ajnajn spurojn. Mi petas, ke li demetu sian maskon, kaj mi certigas al li, ke li povas fidi min. La viro malgaje ridetas kaj flustras: “Tiujn tagojn oni ne povas fidi iun ajn; homoj ne scias, kion ili portas ene.” Mi komprenas lian enigman mesaĝon, la viro pensas ke sub mia mizera aspekto, tie kuŝas kaŝita valora trezoro.

Li ĉirkaŭrigardas, kaj ĉar li ne povas trovi ion ajn por ŝteli, li poste klarigas sin. Li diras, ke li estas de la sanservoj. Kaj mi ridetas. Li estas juna rabisto, li ne scias mensogi. Li diras al mi, ke liaj estroj zorgas pro serioza malsano, kiu etendiĝas fulmrapide. Mi ŝajnigas kredi lin.

Antaŭ sesdek jaroj mi preskaŭ mortis pro variolo. Ĉu iu ajn vizitis min? Mia edzino mortis pro tuberkulozo, ĉu iu ajn venis vidi nin? Malario prenis mian solan filon, kaj mi estis tiu, kiu enterigis lin. Miaj najbaroj mortis pro aidoso, kaj neniu volis ekscii pri ĝi. Mia forpasinta edzino kutimis diri, ke estas nia kulpo, ĉar ni elektis loĝi malproksime de hospitaloj. Ŝi, kompatinda animo, ne sciis, ke ĝi estas inverse. La hospitaloj konstruiĝis malproksime de la malriĉuloj. Temas pri manioj de la hospitaloj. Mi ne kulpas ilin. Mi similas al hospitaloj: mi estas tiu, kiu ŝirmas kaj zorgas pri miaj propraj malsanoj.

La mensoga rabisto ne rezignas. Li rafinas siajn metodojn, kvankam ankoraŭ mallerte. Li provas pravigi sin: La pistolo, kiun li montris al mi, estis por mezuri mian febron. Li diras, ke mi fartas bone, anoncante ĉi tion kun idiota rideto. Kaj mi ŝajnigas spiri trankviligita. Li volas scii, ĉu mi havas tuson. Mi ridetas malestime. Tuso estas io, kiu preskaŭ sendis min al mia tombo, post kiam mi revenis de la minejoj antaŭ dudek jaroj. De tiam miaj ripoj apenaŭ moviĝis, kaj nuntempe mia brusto nur konsistas el polvo kaj roko. La tagon, kiam mi tusos denove, ĝi allogos la atenton de Sankta Petro ĉe la ĉiela pordego.

“Vi ne ŝajnas malsana al mi,” la impostisto deklaras. “Sed vi eble estas sensimptoma portanto.”

“Portanto?” Mi petas. “Portanto pri kio?” Por la amo al Dio, vi povas serĉi mian domon, mi estas honora viro, mi preskaŭ neniam forlasas hejmon.”

La vizitanto ridetas kaj demandas, ĉu mi povas legi. Mi ŝultrumas. Poste, li lasas sur la tablon dokumenton kun higienaj instrukcioj, kune kun skatolo kiu enhavas sapo-brikojn, kaj malgrandan botelon de io, kion li nomas “alkohol-bazitan solvaĵon.” Kompatindulo, li devas imagi, ke mi estas drinkemulo, kiel ĉiuj solecaj maljunuloj . Kiam la entrudulo ĝisas, li diras:

“Post unu semajno, mi venos kaj vidos vin.”

Je ĉi tiu punkto, venas al mia kapo, la nomo de ĉi tiu malsano pri kiu la vizitanto parolas. Mi bone konas ĉi-tiun malsanon. Ĝi nomiĝas indiferenteco. Estus necese hospitalo kun la grandeco de la tuta mondo por pritrakti ĉi epidemion.

Malobeante liajn instrukciojn, mi alproksimiĝas al li kaj brakumas lin. La viro rezistas min vigle kaj eskapas el miaj brakoj. Reveninte en sian aŭton, li haste senvestiĝas. Li liberigas sin de siaj vestaĵoj kvazaŭ se li senigis sin de la pesta vestaro. De tiu plago nomita malriĉeco.

Mi mane ĝisas lin kaj ridetas. Post jaroj de turmento, mi repaciĝas kun la homaro: tia fuŝa rabisto nur povas esti bona homo. Kiam li revenos la venontan semajnon, mi lasos lin ŝteli tiun malnovan televidon, kiun mi havas en mia dormoĉambro.

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà. Els camps necessaris estan marcats amb *

Aquest lloc està protegit per reCAPTCHA i s’apliquen la política de privadesa i les condicions del servei de Google.

Us ha agradat aquest article? Compartiu-lo!