El meu bloc

Cal canviar l'acció per a què canviï el resultat. - Bloc personal de Joan Inglada Roig

7 de març de 2022
0 comentaris

Transiro

La malhelaj elitoj tre timas; ili sciis, ke la homa kolektivo estis atinganta tre altan vibron, sed ili ne konsciis pri ĝis kioma ekstremaĵo nek pri kiom da vekitaj animoj ekzistas.

Ili ne plu kaŝiĝas, iliaj atakoj estas rektaj kaj frontaj, ankoraŭ restas kelkaj, kiuj ne kapablas vidi ilin, sed tio ne signifas, ke ili ne estas realaj.
La atakoj pliiĝos; ili klopodos per ĉiuj rimedoj, ke la homoj ne vekiĝu, ke tiuj vekitaj ne povu komunikiĝi por malhelpi ke ili veku aliajn kaj ke tiuj progresintaj estu vidataj kiel frenezaj aŭ krimaj.
Ĉio, kion ili faras, ne gravas; la kvantuma salto jam okazis, ĝi estas nehaltigebla, la homaro jam rigardas la bestojn kiel proksimulojn, ĝi jam respektas la patrinan teron, ĝi jam komprenas, ke ne ekzistas disiĝo.
La animoj, kiuj enkarniĝas, jam venas kiel instruistoj, kaj ne por eksperimenti, ili enkarniĝas pro amo. Eblas aŭ ne ke ni atestos totalan ŝanĝon, eblas ke la transiro daŭros semajnon aŭ 300 jarojn, sed ĝi estas nehaltigebla.
Kio ajn okazos dum la transiro, memoru, ke vi vin proponis por esti ĉi tie kaj nun, vi estas la instigantoj de la ŝanĝo, kio ajn okazos, kion ajn vi vidos, vi havas respondecon.
Oni petas al vi nur unu aferon, nur unu, vi ne estu nutraĵo.

Ĝi estas la sola afero, kiun vi devas fari, estas tiel simpla, vi ne estu nutraĵo.
La homa estaĵo, interalie, estas unu el la plej potencaj generatoroj, kiuj ekzistas; ni estas vorticoj; depende de la poluseco, per kiu vi liniiĝas, vi kreas iun frekvencon aŭ alian. Ĉi tiuj entoj nutriĝas de la negativa frekvenco, ni nutris ilin dum jarmiloj.
La vekiĝo de la homaro klinis la kolektivan vorticon al la pozitiva poluso, tial ili atakas per tia furiozeco; ili malsate mortas.
Verŝajne vi jam sciis tion aŭ eble estas la unua fojo, ke ĉi tiu mesaĝo atingas vin; ne gravas; demandu vin, ĉu ĝi resonas al vi; kredu nenion; konektu kun via animo kaj observu, se via animo diras al vi, ke ĝi estas vera, ne perdu alian sekundon. de via ekzisto servante kiel nutraĵo.
Forigu la basajn pasiojn de via vivo, malamon, rankoron, envion, timon, malvirtojn, nutraĵojn kiuj devenas de la sufero de alia estaĵo, mensogojn, ambicion, egoismon, malĝojon, malkonfidon; ĉio ĉi generas densan energion, nutraĵon por la mallumuloj.
Konsciu pri viaj emocioj kaj se vi tiel sentas vin, tuj ŝanĝu vian energion, aŭskultu muzikon, kiu vin levu kaj kantu, dancu, spiru, ekbruligu incenson, brakumu vian katon, vian hundon aŭ vian familian beston, iru promeni en la naturo aŭ en la parko, meditu, ekzercu, faru tion, kio estu necesa, sed tuj ŝanĝu tiun energion, ĉar vi servadas kiel nutraĵo.

Ĉiam konsciu, estas la sola afero, kiun oni petas de vi, ne nutru la malhelajn hordojn.
Nutru vian animon per ĉio, kio helpu vin leviĝi; se vi alkutimiĝas vivi ofte en la ama frekvenco, via realo senpene ŝanĝiĝos laŭ via volo, vi estas nehaltigebla, vi estas potenca estaĵo.
Ne timu, liberigu vian menson de La Matrico, fokusu vian atenton sur tion, kion vi volas sed ĉefe ĝuu, estu feliĉa, ridetu, amu.

MI ESTAS LA MALFERMITA PORDO, KIUN NENIO KAJ NENIU POVAS FERMI.

MI ESTAS LA PERFEKTA SANO EN ĈI TIU PERFEKTA KORPO, KIUN DIO KREIS POR MIA ANIMO.

MI ESTAS LA MAGIA RONDO DE PROTEKTO ĈIRKAŬ MI, KIU ESTAS NEVENKEBLA, KIU FORPUŜAS ĈIUJN PERTURBAJN ELEMENTOJ KAJ ĈIUJN DANĜEROJN, PENANTAJN PENETRI POR DAMAĜI MIN. MI ESTAS LA PERFEKTECO EN MIA MONDO.

Aŭtorino: Lakami

26 de maig de 2020

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà. Els camps necessaris estan marcats amb *

Aquest lloc està protegit per reCAPTCHA i s’apliquen la política de privadesa i les condicions del servei de Google.

Us ha agradat aquest article? Compartiu-lo!