Esperanto*Cat

El bloc de l’Associació Catalana d’Esperanto

Da?re en malsat-striko, de anta? pli ol unu monato, por la edukado en la kataluna

Sense categoria

La instruisto Jaume Sastre estas en la plej delikata fazo de la protesto, sed la baleara registaro rifuzas dialogon


La pasintan sesan de majo, la mezlerneja instruisto Jaume Sastre komencis malsat-strikon por protesti kontra? la malestimo de la a?tonoma registraro de la Balearaj Insuloj al la petoj kaj beda?roj de la instruistaro. Pli ol unu monaton Sastre malsat-strikas por igi la balearan prezidanton, José Ramón Bauzá, akcepti dialogon kun la instruistoj, kiuj defendas instruadon publikan, kvalitan kaj katalunlingvan. La strikanto ricevis ?is nun neniun komunikon de la registraro, sed tamen li ricevis multajn solidarajn esprimojn kiuj venas de la tuta mondo, ?efe de la Kataluna Landaro. La? li, tiu solidaro helpas da?rigi la penon.

La muzikisto kaj eksinstruisto Biel Majoral rolas kiel proparolanto ekde kiam Sastre ekfartas malforte por akcepti la amasmediojn kaj la vizitantojn. “Li ricevas multajn subtenojn, kelkaj momentoj estas emociplenaj kaj mi supozas, ke tiuj emocioj helpas lin survivi”, diris Majoral. 

Nur akvon kaj sukeron li prenas de anta? pli ol unu monato, sed Sastre decidis sekvi la malsat-strikon, kvankam li trovi?as en plej delikata fazo. Li perdis dekvkin kilogramojn kaj atingis la punkton, ke —krom graso— lia korpo eluzas muskolan proteinon. La rezutoj de la analizoj diras, ke la sano de tiu kvindekjara instruisto pri kataluna lingvo estas riska.

Li tute ne volas ?esi. Saste kaj siaj subtenantoj pensas, ke la situacio devigos finfine la balearan prezidanton dialogi. “Kiam li anoncos dialogon, tiam ni konsideros la eblecon ?esi la malsat-strikon”, diras Majoral, kiu anka? rakontas, ke la plej radikalaj sekcioj de la Popola Partio (reganta la insularon) ekcirkuligas onidirojn pri la fakto, ke Sastre man?as. “Ili komencis psikologian militon”, ver?ajne ili timas, ke la prezidanto agos.


Subtenoj el ?iuj politikaj tendencoj

La subtenoj al Sastre venas de ?ie kaj de homoj el diversaj politikaj tendencoj, inter kiuj trovi?as du eksaj prezidantoj kaj deputito, kiu traktis la temon en la hispana parlamento. La subteno disvasti?as interrete per la kampanjo de memfotoj iniciatinta de Help Catalonia kaj sur liaj blogo kaj Twitter. Krome, estas gastlibro en lia hejmo, en Majorko, por atesti la subtenon kaj la solidaron.

La malsat-striko estas “reago kontra? la agresoj, la mistrakto kaj la ofendoj” diras la respondeculoj pri subtenkampanjo al Sastre. Ili aldonas, ke “la edukado estis forrabita de registraro kiuj agas unuflanke kaj temerare. Post du jaroj, tiu malsat-striko estas la respondo al senpresti?igo, al punoj, al trudoj, al atakoj kontra? la lingvo, al bu?etaj  malkreskaigoj kaj al la primoko kontra? la lernejoj publikaj katalunlingvaj.

Instrujaro da protestoj

Septembre la instrujaro komencis jam protesta. Okazis plurmonata instruista striko de, kiun subtenis sufi?e multajn gepatrojn, pro la trudo de Integrala Traktato pri Lingvoj (TIL la? la siglo en la kataluna). Temas pri dekreto kiu malestimas la katalunan en la edukado.

La balearaj insuloj, ?efe Majorko, vidis dum la lastaj monatoj la plej multnombraj manifestacioj de sia historio. Verdaj t-?emizoj fari?is simbolo de la protesto, ?efe ?ar aliaj simboloj uzitaj estis malpermesitaj de la a?tonoma registaro.

 

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà. Els camps necessaris estan marcats amb *

Aquest lloc està protegit per reCAPTCHA i s’apliquen la política de privadesa i les condicions del servei de Google.