Esperanto*Cat

El bloc de l’Associació Catalana d’Esperanto

Beletra konkurso Ramon Fernàndez Jurado

Sense categoria

La 7-an de junio okazis en la urbo Castelldefels la transdono de premioj de la nova Concurs Literari Ramon Fernàndez Jurado. La organizanto estas Col·lectiu RFJ, kies celo estas, ke la ?efa biblioteko de la urbo rehavu la nomon de Ramon Fernàndez Jurado, nomon, kiun havis tiu biblioteko dum 27 jaroj, ekde sia aperigo ?is anta? du jaroj, kiam la nova dekstrema kaj hispanisma urbestraro ?an?is ?in.


La partoprenantoj rajtis sendi tekstojn kaj poemojn en la kataluna, la hispana kaj en Esperanto, ?ar Ramon Fernàndez Jurado estis tre aktiva esperantisto. 

La solena?o, kiu havis muzikan akompanon fare de la lokaj grupoj Assai kaj Coral Ventijol, havis centon da ?eestantoj, kaj kiel premioj, oni liveris arta?ojn donacitajn de tieaj artistoj. La unuan prozan premion en la kataluna a? en la hispana gajnis la novbakita esperantistino Paquita García per kortu?a rakonto pri Castelldefels, Esperanto kaj Ramon Fernàndez Jurado titolita L’esperanto, el gran desconegut. La ju?antoj de la esperantaj verkoj, Montserrat Franquesa kaj Martí Guerrero, donis la unuan prozan premion al nia samasocianino Dolors Godoy per la novelo titolita En kiu momento Castelldefels elmergi?is. La dua premio el tiu kategorio estis por Jesús González kaj sia memor-rakonto ?iam restos al ni… Castelldefels. Poezie, la unua premio estis por poemo dedi?ita al Ramon Fernàndez Jurado titolita Vere granda kataluno fare de nia samasociano Ferriol Macip, kaj la dua premio por la poemo Castelldefels, la maro de Jordi Puig, anka? membro de KEA. ?iuj nepremiitaj partoprenantoj, kiuj ?eestis la solena?on, anka? ricevis donacon.

Nome de Kataluna Esperanto-Asocio mi gratulas la organizan teamon de Col·lectiu RFJ kaj kura?igas ?in da?rigi siajn klopodojn kaj tiun novan beletran konkurson, kiu fakte estas la nura nialande, kiu akceptas esperantajn tekstojn.

 

Viktoro Solé

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà. Els camps necessaris estan marcats amb *

Aquest lloc està protegit per reCAPTCHA i s’apliquen la política de privadesa i les condicions del servei de Google.